Soneto pri la intertempo
mi telefonas al strangulo 
kiu festas sesdekjaraĝon 
sed li ne atendas omaĝon 
dirante "mi estas junulo" 

germana radio informas 
ke mortis aŭtoro de branoj 
"Biografio por kvar manoj"
pro komentario mi dormas 

inter naskiĝtago kaj morto 
ekzistas eta diferenco 
ambaŭ fenomenoj kun forto 

semajne monate kaj jare 
naskiĝas kaj mortas potenco 
de homoj ĝoje kaj amare 
Zuriko, la 15an de septembro 2000