Soneto pri l' nova nomtago
la okan de majo navigan 
sezonon mi iam komencis 
kaj en novembro mi intencis 
festi aŭtuntempon malrigan 

poste oni l' nomon forstrekis 
de l' katolika kalendaro 
sed mi trovis en presaĵaro 
ke Stanislao tamen pekis 

pro tio lin papo traŝovis 
en la dekokan de septembro 
mi ne plu festis en novembro 

ankaŭ novan etoson trovis 
miaj karaj familianoj 
kiuj restas bravaj kristanoj
Zuriko, la 18an de septembro 2000