Soneto je septembraj signoj
dum lastaj tagoj de somero 
verdon de arbara malhelo 
kovras per laktblua ĉielo 
jam de aŭtuna atmosfero 

lumo trairas diafanan 
roson iom melankolie 
suno varmigas sed alie 
pigran lastan vespon kabanan 

ankoraŭ herbejoj verdiĝas 
sed jam ne plu ĉirpas birdaro 
montaj konturoj nebuliĝas 

ĉie estas signoj septembraj 
de ebenaĵoj ĝis montaro 
poste venos pluvoj novembraj 
Bastiono de Silento, la 19an de septembro 2000