Soneto pri olimpa oro
vekitaj nacionalismoj 
timigas sed kiam alvenas 
venko kaj samlandanoj tenas 
laŭrajn kronojn ekestas trismoj 

ĉiuj klaĉas "ni havas oron" 
kaj tiu NI okazas grava 
ĉar NIA estas la plej brava 
tio plibonigas humoron 

NIAJ supren - perde aliaj 
sed ne ĉiam tiel okazas 
malvenkoj estas tragediaj 

mi pritraktas indiferente 
venkintojn kaj mi ne emfazas 
mi dronas en revoj momente 
Zuriko, la 20an de septembro 2000