Soneto pri morto de Helen
Helen Tschumper ofte konfesis 
ke ŝia vivo estis bela 
ĉiu bareco bagatela 
faris tion kion promesis 

vokis iamajn kamaradojn 
ili venis manojn karesis 
dum sano de Helen regresis 
memore venis junajn padojn 

en grupo de socialistoj 
ŝi ekdormis por eterneco 
kaj tuj agis specialistoj 

laŭ ŝia lasta testamento 
ŝi l' korpon pro rarmalsaneco 
destinis por eksperimento 
Winterthur, la 23an de septembro 2000