Soneto kun simpla konkludo
mortinto kiu ne karesis 
eklezion jam frue mendis 
sanktan meson - eĉ se ofendis 
liturgion li tion jesis 

ankaŭ Helen ne kredis Dion 
sed antaŭ morto ŝi ŝanĝiĝis 
kaj religie kvietiĝis 
lefta pastro absolvis ĉion 

ĝuste mi planas min mortigi 
en libro ne en realeco 
kaj pripensas kiel intrigi 

tre plaĉas al mi lasta unkto 
ĉar kruda estas nenieco 
mi ankoraŭ ne scias - punkto 
Zuriko, la 24an de septembro 2000