Soneto ĉe kamen' skribita
Herr Baumann portis aŭte lignon 
surmetis ĝin rekte sur muro 
en kameno bruas bravuro 
de flamoj portantaj enigmon 

l' kameno venas de Svedio 
ĝi estas multflanke uzebla 
por malsatantoj kuirebla 
nin varmigas tiu ardio 

en la vendejo sen vendantoj 
oni povas varon elekti 
mem pagi por kestposedantoj 

ekzistas multaj similaĵoj 
kiujn ni ne povas neglekti 
ekzemple pri bovsonoraĵoj 
Bastiono de Silento, la 30an de septembro 2000