Soneto pri sento je devoj
mi skribis jam pri moraleco 
ke oni ĝin ne povas fermi 
ankaŭ ĝin ne eblas ekstermi 
kaj tio estas realeco 

mi ne scipovas sin adapti 
al principoj kaj regularoj 
al manifestoj kaj dataroj 
neniu scipovas min kapti 

krome de mia libereco 
mi sentas devojn por socio 
laŭ mia morala apreco 

ĉio devenas de eduko 
kaj de patrina emocio 
poste influon havas truko 
Zuriko, la 6an de septembro 2000