Soneto kviete facila
direktoro de artmuzeo 
parolis pri malfacileco 
resti kaj same pri simpleco 
forveturi al Galileo

jen heroeco de ĥoholoj 
je ĉiu povo nova tablo 
detruo de iama fablo 
kviete tamen sen konsoloj 

forveturo estis deviga 
eĉ pro penso ne nur pro ago 
libero fariĝis instiga 

elmigro estas malnormala 
kaj perfida tamen imago 
estas internacionala 
Bastiono de Silento, la 9an de septembro 2000