Soneto pri venontaj jaroj
en radiaj komunikaĵoj 
plene pri novjarkatastrofoj 
ĉar homoj navigas per lofoj 
apude piroteknikaĵoj 

kaj poste bruliĝas kandeloj 
antaŭ la funebraj altaroj 
tristiĝas tonoj de fanfaroj 
ĉe disŝiritaj nigraj veloj 

sed venos certe novaj jaroj 
en kiuj fruktiĝos la celoj 
sen timigantaj kontraŭstaroj 

oni ridegos je distraĵoj 
flustros amante konkaj ŝeloj 
pri aventuraj memoraĵoj
Zuriko, la 1an de januaro 2001