Soneto pri la avantaĝoj
bruego elvokas koŝmaron 
sovaĝa homo iam kriis 
ĉar li do entute ne sciis 
kiel elimini amaron 

nun kelkaj revenas al nulo 
al la komenco de kulturo 
primitiva manufakturo 
sufiĉas por ĉiu stultulo 

mi scias ke vi min kontraŭos 
per komputila interreto 
libron nenio anstataŭos 

trankvilo - susuro de paĝoj 
kaj konkludo de la soneto 
EN LIBROJ ESTAS AVANTAĜOJ
Zuriko, la 16an de januaro 2001