Soneto je skribmaniero
dum kelkaj tagoj ne funkciis 
presilo de la komputilo 
tajpilo - plena malutilo 
pri solvo mi tute ne sciis 

tiamotive mi revenis 
al uzo de simpla krajono 
tekniko fariĝis miskono 
kaj eĉ iomete min ĝenis 

nun fluas poeziaj vortoj 
intime en mia kajero 
atempaj sonetaj raportoj 

manskribo - verkista rutino 
kutime tiu maniero 
taŭgas pli bone ol maŝino
Zuriko, la 23an de januaro 2001