Soneto sur testaj etapoj
kunsido en Radio LoRa 
pri programado kaj kontraktoj 
alie aspektas la faktoj 
ĉar kaso ne estas favora 

oni devas konstante ŝpari 
zorgi pri novaj teknikaĵoj 
sed ne sciante pri novaĵoj 
pli bone fari ol ripari 

inventoj ne kuŝas surstrate 
dialektiko eĉ se milda 
ne disvolviĝas aprobate 

deklaracioj manifestoj 
la tuta afero tro ŝilda 
ĉiam sur etapoj de testoj
Zuriko, la 29an de januaro 2001