Soneto pri vintra grizeco
vetero kiam estas milda 
ŝajnas ne esti januara 
etoso fariĝas amara 
revante pri mondo neĝbilda 

hotelestroj staras disreve 
atendante vane la gastojn 
dum vintro certigas prokrastojn 
promesante frostigon kreve 

tro zorge kovras nin manteloj 
ŝaloj ĝenas maloportune 
pendante kiel feblaj veloj 

kun neeltenebla grizeco 
pejzaĝo aspektas aŭtune 
sed jam heliĝas venonteco
Zuriko, la 4an de januaro 2001