Soneto kun Hermann Tautorat
en la naskiĝtago precize 
la libro venis per la poŝto 
pri supera Hermana moŝto 
verkita vigle kaj koncize 

inter Tri Reĝoj li naskiĝis 
krom bonaj amikaj kontaktoj 
ne sciis mi pri multaj faktoj 
la bildo pri Hermann riĉiĝis 

verko aspektas profesie 
ĉiuj tekstoj ŝajnas valoraj 
kun eta eraro malscie 

en miaj specoj ĉiam ĉie 
alvenas eraretoj ploraj 
sed mi ne reagas envie
Zuriko, la 6an de januaro 2001