Soneto sen la eŭforio
estis tempo terure laca 
mi legis dikegajn romanojn 
kiuj falis al miaj manoj 
enuo estis samsurfaca 

enhavoj estis rapidemaj 
kaj ĝojo ŝanĝiĝis al timo 
turmenteco estis sen limo 
al kapo fluis pensoj premaj 

poste oni aŭdis rakontojn 
"tiuj libroj estas belegaj 
kaj antaŭ ĉio valoregaj" 

oni konstruis novajn pontojn 
venis alia teorio 
tute perdiĝis eŭforio 
Zuriko, la 11an de oktobro 2001