Soneto pri kaŝtanarbaro
aŭtunon ŝatas eĉ turistoj
varmaj tagoj malvarmaj noktoj 
al Astano alvenas doktoj 
pere de kelkaj sciencistoj 

vagante tra kaŝtanarbaro 
ni trairis erare limon 
Italio pardonas krimon 
ĉar mankas tie trotuaro 

indiĝenoj estis malriĉaj 
oni vivis dank' al kaŝtanoj 
kaj nun estas ege feliĉaj 

pro la rekta demokratio 
alia ol de usonanoj 
sociala estas Svisio  
Astano, la 14an de oktobro 2001