Soneto apud Strada Verde
Strada Verde estis delonge 
vojo taŭga por kontrabando 
nun estas paciga rubando 
sur l' tuta tereno oblonge 

kaŝtano ne falis sur kapo 
pro tio mi ege bedaŭras 
ĉar kapbato pensojn restaŭras 
mia menso restas kun skrapo 

miraklaj aŭtunaj koloroj 
kun sekretsusuro folia 
kaj suno kun varmaj valoroj 

skoltoj ekzercas en tendaro 
ĉe la vetero idilia 
alvenas tonoj de gitaro 
Strada Verde, la 15an de oktobro 2001