Soneto pri dada-spirito
nokta papilio sur vitro 
provas al loĝejo eniri 
vento volas palmon disŝiri 
komenciĝas nova ĉapitro 

mi enlasis papilieton 
interne estas pli sekure 
sed surmure tamen terure 
besto havas sian sekreton 

ĉu eble de purgatorio 
venis hanto de dadaisto 
serĉas novan aŭditorion 

laŭ flugado kaj laŭ fascino 
estas spirito de artisto 
ĉar sidis ĉe glaso da vino 
Astano, la 19an de oktobro 2001