Soneto pri pianoloko
mi trovis por piano lokon 
afero ne estis facila 
ĉar devis ja esti utila 
do mi forŝovis librostokon 

post familia kvereleto 
gazetojn mi volis forĵeti  
pri lampo mi devis obĵeti 
ekestis pri tio pamfleto 

nun oraj rozoj sur piano 
kaj farbaj grekaj kandelabroj 
fariĝis kaŭzoj por rikano 

mi frapas klavaron kaj kantas 
dum SWISSAIR zorgas pri makabroj
ĉiuj aviadiloj hantas 
Zuriko, la 2an de oktobro 2001