Soneto kun Brzeg-emeritoj
Ludwik Toporowski invitas 
min al babila renkontiĝo 
kvankam ne pri emeritiĝo 
pri kio menso intermitas 

Ĉesja priskribas en rimaĵoj 
ĝuste pri vivo emerita 
kiu ja ne estas profita 
tamen restas en ornamaĵoj 

ne ĉiam grava estas mono 
ligita ofte kun perfido 
koro estas ŝia propono 

oni ĉiam en olda aĝo 
disputas pri ĉio kun rido 
ĉar ĝojo estas avantaĝo 

Zuriko, la 28an de oktobro 2001