Soneto pri aŭtorvespero
en "vis à vis" estis tumulte 
inter supo kaj porkkotleto 
mi sidis kun mia pamfleto 
sed mi ne scias ĉu rezulte 

etoso estis tre agrabla 
oni povas eĉ diri ĝoja 
kaj disputado paranoja 
sen unu vorto malafabla 

eĉ dek librojn oni aĉetis 
multaj trafoliumis vane
kaj kaŝe versojn interpretis  

venontfoje estos fakturo 
mi eldonos ĝin filigrane 
tamen kun kvoto kiel turo 

Zuriko, la 6an de oktobro 2001