Soneto kun universsfero
ĉe tio kio estas pola 
troviĝas mia identeco 
sed alia civitaneco 
estas ankaŭ klare memvola 

kun la tuta mondo ligita 
mi ne estas kosmopolito 
ĉar ideologia mito 
ne estas de mi akceptita 

mia propra volo decidas 
pri la formo de mia vivo 
ĉar mi liberecon avidas 

eĉ mi estas vagabondaĉo 
laŭ la naciisma derivo 
mi vivas nur laŭ mia plaĉo 
Zuriko, la 7an de oktobro 2001