Soneto pri afganatako
falas anglalingvaj raketoj 
en Afganlando - generalo 
soveta de fora Uralo 
parolas pri vanaj obĵetoj 

li diras ankoraŭ pri sakoj 
plenaj de mortintaj soldatoj 
sendataj al usonaj ŝtatoj 
kiel kun sovethajdamakoj 

afganoj kredas ke mortintoj 
moslemaj iras al ĉielo 
alie ol ĉe atakintoj 

kiuj preferas ion drinki 
kaj ĉielo ne estas celo 
sed devo pri vivo konvinki 
Zuriko, la 8an de oktobro 2001