Soneto tamen sen miraklo
Zuzanna min iam riproĉis 
ke anstataŭ produkti ringojn 
mi faris poeziajn svingojn 
kaj en kuirejo nur poĉis 

post jaroj ĉio ripetiĝas 
Barbara diras ke sonetoj 
ne taŭgas por plenaj buĝetoj 
homo per mirakloj prestiĝas 

poezio gvidas al perdo 
kaj virinoj verŝajne pravas 
ekzisto ne lumas per verdo 

mi vorte sufiĉe fortiĝis 
fantazion mi ankaŭ havas 
miaj viveblecoj finiĝis
Zuriko, la 9an de oktobro 2001