Soneto pri zurika strato
juvelistino sur vitrino 
disbatita de huligano 
skribis "mi estas LADENano" 
"Laden" - vendejo - vendistino 

en Esperanto l' ŝercistino 
per tiu ŝerco ne ekzistus 
ĉar konkludo signifon pistus 
skribis pri tio magazino 

vid-al-vide antikvaĵejo 
invitas al libro kun pekoj 
apude artistlaborejo 

arto estas sur ĉiu lano 
strekoj kolormakuloj strekoj 
"ranoj" ĉar estas Strato Rana 

Zuriko, la 10an de novembro 2001