Soneto por Pola Muzeo
muzeoj ekzistas pro tio 
por konvinki homoj ke plago 
estas tre heroeca ago 
kaj ne socia averio 

virinoj funebre vestitaj 
estas unu flanko de vero 
kamparano per revolvero 
pafis al nobeloj kaŝitaj 

en l' muzeo krucoj standardoj 
kaj ĉiam glatigitaj bustoj 
sur stratoj kaj placoj kloĉardoj 

en l' himno ebria heroo 
konformas al naciaj gustoj 
nuntempe dormus en buroo 
Rapperswil, la 12an de novembro 2001