Soneto pri l' vorto CIVITO
esperantan civitanecon 
mi prenis post longa pripenso 
je nova idea kondenso 
komencos mi arogantecon 

monopola alternativo 
por diletantecaj projektoj 
elegante kiel en sektoj 
kaj literatora deklivo 

mi ankoraŭ ne bone scias 
pri signifo de civitano 
simila al samideano 

verŝajne mi tro emocias 
ĉar tio estas bagatelo 
sen iu ajn preciza celo 
Zuriko, la 15an de novembro 2001