Soneto pri elsenderaroj
ankoraŭfoje mi travivis 
multajn erarojn en elsendo 
ĉar mankis kondiĉo en bendo 
kaj ĉeftemo komencis drivi 

sed mi ne volis plibonigi 
mi lasis ĉion kun eraroj 
ĉar parolaĵoj estis faroj 
povantaj ĉiujn amuzigi 

kun konsiloj por trosaĝuloj 
subtenantaj Bush-politikon 
nekredeble... intelektuloj 

ili povas al Bush rideti 
kaj kun bin Laden kapti ĉikon 
intertempe papon frapeti 
Zuriko, la 20an de novembro 2001