Soneto pri novaj pripensoj
mem nomitaj intelektistoj 
sidas en provincaj anguloj 
nomumitaj intelektuloj 
apartenas al batalistoj 

aŭdante tiujn trosaĝulojn 
mi ne ofendos generalon 
Jaruzelski kaj mian malon 
de iam donos mi braĝulojn 

ĝuste mi finis surdiskigon 
de nia interparolado 
kaj ĝi faris konsciencigon 

nun mia pura konscienco 
ne taŭgas por plua ĝenado 
li estas nun mia parenco 
Zuriko, la 21an de novembro 2001