Soneto pri filmo kun korno
Stanisław Wyspiański „Wesele”
esperante "L' nupto" enua 
kaj folklorece substitua 
kampulsaĝa kun "telepele" 

sed la plej interesa filmo 
kiun mi vidis estis "L' nupto" 
ĵus de Andrzej Wajda produkto 
kun nekredeble verva ritmo 

ĉiu aktoro ekposedis 
antaŭe artistan formaton 
pro tio nenio min tedis 

mi rekomendas l' filmon vidi 
ĉar ĝi algvidas ĥoĥolfaton 
kiu scipovas eĉ perfidi 
Zuriko, la 7an de novembro 2001