Soneto por sano ne taŭgas
dum kelkaj tagoj kaj vesperoj 
mi ne povos komputiligi 
ĉu io min emos instigi 
por forgeso pri manieroj 

mi skribis plume kaj krajone 
tiuj tempoj estis tre belaj 
kaj pensoj rapidaj kaj celaj 
efektoj aspektis impone 

nun mi eĉ ne povas imagi 
aktivadon sen tiu kesto 
sen ĝi okazas nur molesto 

tiu manio povas blagi 
ĉar senmovo estas malsana 
laŭ efekto entute vana 
Zuriko, la 8an de novembro 2001