Soneto pri vojo al Guarda
prokrastiĝas tiu veturo 
ĉar post de Nina naskotago 
Barbara restas sen imago 
kaj ne pensas pri aventuro 

ĉio estas jam enpakita 
sed ŝajnas ke humoro mankas 
alvenis... por Dio ni dankas 
vojaĝo estas decidita 

ni atingis belan vilaĝon 
en kiu nur iom da neĝo 
determinas blankan miraĝon 

loĝejo estas tre komforta 
vidindaĵo kiel arpeĝo 
la impreso estas tre forta
Guarda, la 23an de decembro 2001