Soneto pri propra steleto
ĉiu havas sian steleton 
kiu nun survoje heliĝas 
poste subite estingiĝas 
vi konas tiun fabeleton 

milionojn - ĉiu alia 
sorĉisto en la kosmo svingas 
kaj lumojn de l' mondo estingas 
la agado anomalia 

mistiko kun vero egalas 
per sekreto nin nervozigas 
vidu denove l' stelo falas 

neniu l' eventon esploras 
malgraŭ ĝi saĝulojn instigas 
ĉu sorto laŭ steloj valoras?
 
Guarda, la 24an de decembro 2001