Soneto kun kristnaskteatroj
denove sonas kristnaskkanto 
Barbara kantas alemane 
kaj mi pole ankaŭ germane 
tre volonte en Esperanto 

ekestas kristnaska teatro 
de kantoj venas monologoj 
kiuj iras al dialogoj 
sed gravan rolon ludas gastro 

mi memoras ke kiel knabo 
nutris mi bestojn per oblato 
kantante per ŝafa silabo 

kun grajno mi vagis dezire 
por ke ne venu iu fato 
kaj homoj min traktis admire 
Guarda, la 26an de decembro 2001