Soneto pri noktaj pripensoj
oni anoncis grandan neĝon 
sed nur vento sonas kamene 
pro tiu zumo abomene 
mi ŝovas al varmilo seĝon 

ĝuste falas jam neĝeretoj 
tamen ne rekte vertikale 
sed entute horizontale 
kiel malsolvaj enigmetoj 

de Guarda al Scuol veturas 
Barbara pro rompita dento 
kaj uragano jam murmuras 

mi volas ankaŭ kunvojaĝi 
pro ankoraŭ kristnaska sento 
aŭguron mi volas engaĝi 
Guarda, la 29an de decembro 2001