Soneto juste interpreta
justo servas inteligentajn 
kiuj povas lerte konvinki 
sed devas servi kaj ne sinki 
homojn malfortajn kaj preventajn 

vivorajton havas stultuloj 
la saman kiel ĉiuj homoj 
kaj leĝon ne faras fantomoj 
sed parlamentaj diboĉuloj 

senescepte ĉiutageco 
pritraktas ĉiujn homojn same 
sed tute diverse justeco 

antaŭ ol pravigos kriplulo 
ruzulo lin pritraktos drame 
kaj ekestos puna postulo 
Zuriko, la 3an de decembro 2001