Soneto en severa stato
mi restas en severa stato 
inspiro venas por invito 
tuj poste aperas hezito 
anstataŭ verko surogato 

mi fosas dum tiuj momentoj 
en malnovaj materialoj 
kun vortaj forflugoj kaj faloj 
post surprizoj ekestas sentoj 

mi ridegas pro naiveco 
sed mi povus hodiaŭ diri 
pri daŭranta aktualeco 

ne decas nun ĉion konfesi 
tamen estas kaŭzo por miri 
kaj iamajn frazojn karesi 
Zuriko, la 5an de decembro 2001