Soneto kun donaca streso
bona kutimo nin devigas 
sendi dezirojn kaj donaci 
tamen ĝi povas nin minaci 
kiam nin kun ruzuloj ligas 

por koleginoj kaj kolegoj 
de lernejtempoj nun perditaj 
por familianoj tarditaj 
kaj por amikoj estas vergoj 

per vergo oni povas bati 
bato estas malpermesita 
oni devas l' moron retrati 

en Bastiono de Silento 
vergo jam estas bruligita 
sed restas pri vergeto sento 

Zuriko, la 6an de decembro 2001