Soneto pri malpropraj reĝoj
la tuta tago en la lito 
ĝuste pro la sportaj ferioj 
legante pri la historioj 
je ne la plej saĝa kvalito 

ekzemple pri la polaj reĝoj 
kiuj vere ne estis poloj 
sed prunteprenitaj ĥoĥoloj 
tronigitaj sur fremdaj seĝoj 

ne ĉiam komprenas aŭtoro 
ke tiuj zorgemaj reĝadoj 
estis civitana hororo 

la respubliko de nacioj 
ekfloris kaj velkis laŭ gradoj 
de feŭde grundaj pozicioj
Zuriko, la 10an de februaro 2001