Soneto je reta etoso
tute hazarde kun fervoro 
decidis ni pri feriado 
en loko kie ne skiado 
dominas sed silenta moro 

loĝejoj - agrabla surprizo 
plafonoj de larikaj trapoj 
odoras rezine eĉ drapoj 
ĉiu domo kun propra skizo 

priskriboj en lingvo romanĉa 
blazonoj per palaj koloroj 
ĝiras pri muzeaj valoroj 

trankvila etoso dimanĉa 
en ĉiutagecon trairas 
kaj melankolie inspiras
Guarda, la 15an de februaro 2001