Soneto kun nigraj migrantoj
la domoj kvazaŭ bastionoj 
malgrandaj fenestroj en muroj 
kiel en la kastelaj turoj 
arkpordoj kun bovkariljonoj 

nun perdis iaman funkcion 
la dikaj defendomuregoj 
vilaĝo sen urbaj bruegoj 
posedas mildan atrakcion 

nur suno de jarcentoj same 
desegnas ombrojn en anguloj 
kaj neĝon briligas orname 

la alpaj pigoj tute nigraj 
kun flavaj bekoj - someruloj 
dum vintro restas malsatmigraj
Guarda, la 16an de februaro 2001