Soneto pri sunaj koloroj
antaŭ ol la suno leviĝis 
neĝo spegulis al grizeco 
por montri flankon de beleco 
finfine l' tuto kristaliĝis 

radioj sunaj delikate 
la blankajn kristalojn tuŝetis 
tuj poste varmeton disĵetis 
de vidindaĵo aprobate 

montaro fariĝis kolora 
helbruna viola kaj blua 
sed antaŭ ĉio brile ora 

vespere la pintoj ruĝiĝis 
kaj ombro kun nokto kongrua 
melankolie disvastiĝis
Guarda, la 18an de februaro 2001