Soneto pri vilaĝgvidanto
matene estis nur kaĉeto 
dufoja ludo "malefico" 
tuj poste ĉe turist-ofico 
Werner von Hoven por gvideto 

tra Gŭarda - tre bela vilaĝo 
montpitoreske malavara 
reta komunumo memstara 
kun la historia omaĝo 

gvidanto rakontis fiere 
pri la nacia monumento 
mi guston kritikis sincere 

la akvon oni povas vendi 
sed kafon hotelan laŭ sento 
ne rekomendas mi nun mendi
Guarda, la 22an de februaro 2001