Soneto je vina diskreto
sidante antaŭ la fenestro 
mi volas priskribi lacegon 
sed ĉiam mi sentas ĝuegon 
en la korpo ludas orkestro 

atingi pinton ni ne celis 
muskoloj kvazaŭ aŭtomate 
nin portis supren delikate 
ĝis kiam nin frosto forpelis 

malsupren sur glaciaj rokoj 
ni sledis bremsante ĉe kurboj 
traktante danĝerojn per moko 

malgraŭ ostdoloro mi pretos 
aranĝi ion krom perturboj 
se pano kaj vivo diskretos
Guarda, la 23an de februaro 2001