Soneto pri ĵurasa barĉo
Perla kaj Giorgio kiel ĉiam 
ridantaj afable gastemaj 
sed miaj taskoj estis premaj 
eĉ kiel antaŭe neniam 

unuafoje ĉiuj gastoj 
komprenis min kaj eĉ diskutis 
multprobleme - neniu mutis 
respondis mi kun voĉprokrastoj 

la lingvo ne estas facila 
almenaŭ je la alta grado 
mi sentas min tial utila 

Sonja karnavale vestiĝis 
kaj variiĝis la barĉado 
etoso rapide vigliĝis
La Chaux-de-Fonds, la 24an de februaro 2001