Soneto pri romancbalado
mi legis kantis kaj babilis 
la etoso estis ŝatata 
komprenanta kaj komprenata 
la vetero neĝe trankvilis 

koran dankon pro la invito 
denove post dekunu jaroj 
farante ion sen preparoj 
restadis mi por vi dungito 

deziroj kiel ĉiam koraj 
sukcesojn por viaj agadoj 
pro ili fariĝu memoraj 

"memoru La Chaux-de-Fonds" jam kona 
sed ne por ĉiuj stelaj gradoj 
do vivu en farto tre bona
La Chaux-de-Fonds, la 25an de februaro 2001