Soneto pri ia NENIO
Jakub Działak - violonisto 
akompanas min dum legado 
depende de interpretado 
adaptiĝas sin la artisto 

se iu aŭdas interrete 
miajn sonetojn pri NENIO 
ĉu scias ke por ironio 
enhavojn mi kaŝas diskrete 

ĝuste post kelkfoja reaŭdo 
la senco venas multiplike 
tre ofte kun kroma aplaŭdo 

NENIO povas esti certe 
valora kaj tuŝi eĉ pike 
krom tio inspiri vin lerte
Zuriko, la 27an de februaro 2001