Soneto fruantaŭprintempe
antaŭ kvindek kvar jaroj ino 
La Lupa ĉi tage naskiĝis 
kaj ni pro tio amuziĝis 
en Zuriko ne en Tiĉino 

ŝi kantas itale iamajn 
prahistoriajn kanzonetojn 
kaj ankaŭ modernajn versetojn 
uzante metodojn la samajn 

ŝia voĉo sonas sovaĝe 
kiel de iamaj epokoj 
por praaj kutimoj omaĝe 

ekzemple baldaŭ venos pasko 
de l' turo disfluos alvokoj 
"ĉion bonan je printempnasko"
Zuriko, la 9an de februaro 2001