Soneto pri ofta sanktaĉo
neniam preĝu al sanktuloj 
kun diktatoroj fratigitaj 
kvankam terure mortigitaj 
restadas ili perfiduloj 

ne gravas ideologio 
ĉu faŝismo ĉu komunismo 
sed kutima objektivismo 
sendepende de religio 

lastatempe en kelkaj kredoj 
oni sanktigis obskurantojn 
de caroj ĝis talibanedoj 

por ke neniam estu murdo 
ni voku politik-agantojn 
sankteco ne estu absurdo
Zuriko, la 12an de marto 2001